La aranĝo jam finiĝis, nun vi povas legi kaj aŭdi pri ĝi.
Dankon al la 52 partoprenintoj el 15 landoj kaj pro la 34 prelegoj, nun elŝuteblaj!
Julio 2011: Prelegkolekto (323 paĝoj) nun haveblas! Vidu en Elŝutejo.
Kio estas KAEST? Mallongigo de "Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko"
La aranĝon gastigis malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30 km de la ĉefurbo Bratislava kaj 90 km de Vieno (la loko de SES 2008 kaj 2009 por tiuj, kiuj partoprenis).
Ĉeftemo de KAEST 2010: „Modernaj teknologioj por Esperanto“
E@I-teamo invitis vin ĉiujn – ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2010. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!
Kaj kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn.
Per kio estis ĉi tiu KAEST alia de tiuj antaŭaj, okazintaj en Ĉeĥio?