From KAEST 2010

PmWikiEo: InterMap

InterMap (ankaŭ nomata InterWiki en aliaj vikioj) estas sistemo por difini ligilojn inter vikiaj retejoj kiuj estis unue programitaj pere de UseMod kaj Meatball (vidu UseMod:InterWiki kaj Meatball:InterWiki). La metodo estas uzado de vorto kiu anstataŭigas definitan vojprefikson. InterMap-ligiloj similas al MapPrefikso:PagxVojo, kie la servila prefikso estas anstataŭigita de URL agordita en la dosieroj intermap.txt kaj localmap.txt.

Defaŭlta intermap.txt distribuita kun PmWiki (en la dosierujo scripts/) enhavas la jenajn InterMap-erojn:

 PmWiki:     http://www.pmwiki.org/wiki/PmWiki/ 
 Cookbook:   http://www.pmwiki.org/wiki/Cookbook/ 
 Wiki:       http://www.c2.com/cgi/wiki? 
 UseMod:     http://www.usemod.com/cgi-bin/wiki.pl? 
 Meatball:   http://www.usemod.com/cgi-bin/mb.pl? 
 Wikipedia:  http://www.wikipedia.com/wiki/ 
 PITS:       http://www.pmwiki.org/PITS/ 
 Path:

Vi povas agordi viajn proprajn prefiksojn en via loka paĝo Site.InterMap?.

Tiel, "PmWiki:Variables" iĝas "http://www.pmwiki.org/wiki/PmWiki/" + "Variables", ligilo al la PmWiki.Variables paĝo ĉe la oficiala PmWiki retejo, Wiki:FrontPage estas ligilo al la enirpaĝo de la unua WikiWikiWeb kaj Wikipedia:Stonehenge alportas vin en la Wikipedia-artikolon pro la famaj megalitoj en Britio.

Kiel aliaj ligiloj, vi povas uzi la sintakso de duoblaj angulaj kramoj por vidigi alian ligilan tekston:

* [[Meatball:StartingPoints | starting
points]] over at Meatball
* [[starting points ->
Meatball:StartingPoints]] over at
Meatball

Se vi nur volas krei ligilon por la enirpaĝo de iu vikio (ekz. http://www.wikipedia.com/wiki/ por Wikipedia), tiam skribu [[Wikipedia:. | Enirpaĝo de Wikipedia]], kiu vidiĝas tiel Enirpaĝo de Wikipedia. Rimarku la . (punkto) post la Wikipedia: referenco.

La aparta Path: InterMap-ero povas esti uzata por krei "relativajn adresojn" en ligiloj.

La aktuala aro de InterMap-ligiloj ĉe iu ajn retejo estas definita de la retejestro pere de la paĝo Site.InterMap? kaj la dosiero local/localmap.txt ; por pliaj detaloj, vidu PmWiki.CustomInterMap

Retrieved from http://kaest2010.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php?n=PmWikiEo.InterMap
Page last modified on August 31, 2011, at 11:58 AM