Dum KAEST 2010 okazis 34 sciencaj prelegoj en esperanto. La detalan programskemon kreitan antaŭ la aranĝo vi povas trovi en la paĝo Programo. Ĉi-sube troviĝas listo de ĉiuj akceptitaj prelegoj, kune kun iliaj resumoj kaj bazaj informoj pri la preleganto, denove laŭ stato antaŭ la aranĝo. Nuntempe, jam post la aranĝo, ni rekomendas al vi konsulti la paĝon Elŝutejo, kie troviĝas plena listo de ĉiuj efektive okazintaj prelegoj kaj aldone la eblo legi kaj spekti ilin.
Alòs i Font, Hèctor
Hèctor Alòs i Font (Barcelono, 1965). Studis komputikon kaj lingvistikon. Kvankam ĉefa intereso estas socilingvistiko, ĉiam havas sufiĉe absorbajn flank-okupojn, kiel nuntempe vortar-faradon kaj aŭtomatan tradukadon. Rilatas al la projekto de la Esperanto-tradukiloj de Apertium ekde ilia starto, en 2007, sed nur de 2009 aktive engaĝiĝis pri ili kaj evoluigis novajn versiojn de la tradukiloj el la kataluna kaj la hispana, kaj en la lastaj monatoj ĉefe okupiĝas pri nova el la franca (verŝajne aperonta januare).
Apertium kaj Esperanto. Maŝintradukado en kaj el Esperanto per malfermkoda platformo
(prelego kune kun Jacob Nordfalk)
Apertium, aperinta en 2005, estas malfermkoda libera platformo por krei aŭtomatajn maŝintradukilojn. De 2008 ekzistas tradukiloj de la angla, hispana kaj kataluna al Esperanto kaj ekde 2009 ankaŭ de Esperanto al la angla, dum pretiĝas plia el la franca al Esperanto. Entute estas publikigitaj 25 lingvaj paroj por Apertium - kaj multaj pli survojas. Apertium baziĝas sur reguloj kaj uzas malprofundan sintaksan analizon. Ĝi estas relative facile lernebla, ankaŭ por homoj sen universitata grado pri lingvistiko aŭ komputila inĝenierado, danke al siaj dizajno kaj kunlaborema komunumo. Nova tradukilo inter Esperanto kaj hindeŭropa lingvo povas esti evoluigata je kontentiga nivelo en 3-6 homo-monatoj, se liberaj vortaroj jam haveblas. Apertium ricevis en 2009 kaj 2010 respektive 8 kaj 9 somerajn stipendiojn de po ĉ. 3600 eŭroj de Google. Ni esperas trovi studenton, kiu faros plian tradukilon inter Esperanto kaj alia lingvo por unu el la stipendioj, kiujn ni supozeble havos en 2011.
Baláž, Peter
Peter BALÁŽ, nomata Petro (naskiĝis la 8-an de oktobro 1979), estas slovaka esperantisto, iama gvidanto de Slovakia Esperanta Junularo kaj ties unua prezidanto (2003-2008). Li loĝas en Partizánske kaj tre vigle agadas precipe en la internacia Esperanto-movado, interalie kiel kunordiganto de E@I (2006-) kaj estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio (2005-). Krome li aktivas ankaŭ kiel eldonisto – li estas posedanto de privata eldonejo Espero, kiu eldonas ankaŭ esperanto-varojn. [fonto: CC-BY-SA Vikipedio]
E@I - ĝia vojo en la E-movado
En sia prelego Peter Baláž resumas la historion de la organizo E@I (Esperanto ĉe Interreto, Edukado ĉe Interreto), mencias ĝiajn antaŭajn kaj aktualajn projektojn sur la kampoj de interreta, aranĝa kaj eldona agado, mencias ideojn pri direktoj de estonta disvolviĝo kaj donas rimarkojn pri la praktikaj malhelpoj kaj helpoj rilataj.
Bick, Eckhard
Dr. phil. Eckhard Bick estas germana komputillingvisto vivanta en Danio, Li studis en Bonn, London kaj Århus kaj akiris diplomojn pri medicino, lingvistiko kaj Nordiaj lingvoj. Nuntempe li laboras por Suddana Universitato (Odense) kaj por sia propra firmao GrammarSoft, kreante porkomputilajn gramatikojn kaj leksikojn por la plej multaj ĝermanaj kaj romanidaj lingvoj, uzatajn i.a. en maŝintradukado (gramtrans.com), perreta instruado (beta.visl.sdu.dk) kaj korpusa lingvistiko (corp.hum..sdu.dk). Flankprofesie Eckhard Bick ankaux instruas akupunkturon kaj laboras kun esperantaj projektoj, kiel Lingvohelpilo kaj WikiTrans. Li publikigis plurajn vortarojn, librojn pri ĉina medicino, esperantajn tradukojn (Muminvalo) kaj eĉ esperantan ludon (GEO-ludo), kaj li estas ĉefaŭtoro de la esperanta lernolibro "Tesi la Testudo".
WikiTrans, la Angla Vikipedio en Esperanto
La kerna ideo de WikiTrans (wikitrans.net) estas oferti aliron al la plej granda Vikipedio de ĉiuj - la angla, kun pli ol 3 milionoj da artikoloj - en Esperanto kaj la dana. Kvankam ambaŭ lingvoj estas inter la pli grandaj Vikipedioj, iliaj po ~ 130.000 artikoloj konsistigas nur modestan kolekton kompare al kio haveblas en la angla. Krome, la individuaj artikoloj estas ofte multe pli malgrandaj ol iliaj anglaj analogoj, malpli dense fontigitaj aŭ simple t.n. ĝermoj. WikiTrans tradukoj estas altkvalitaj maŝintradukoj, uzantaj regul-bazitan sistemon, GramTrans <http://gramtrans.com/>, kiu kombinas profundan lingvistikan analizon (Constraint Grammar <http://beta.visl.sdu.dk/constraint_grammar.html>) kun kontekstdependaj tradukreguloj. Ĉar eĉ multaj originalaj Vikipedio-artikoloj en malgrandaj lingvoj kreiĝas parte per tradukoj aŭ almenaŭ inspiriĝas per artikoloj en pli granda lingvo, aŭtomata tradukado devus faciligi la laboron de Vikipedio-aŭtoroj kiuj strebas mallarĝigi la kvantan kaj kvalitan distancon inter siaj lingvoj kaj la angla ĉef-Vikipedio.
En la tradukita materialo de la WikiTrans-retejo, eblas paralele serĉi kaj la esperantan kaj la anglan kapvortojn. Aldone, la Lucene-bazita serĉinterfaco kapablas trovi - kaj ordigi - plentekstajn trafojn, ilustrante ilin per teksteroj.
La WikiTrans-projekto cel estas esplor- kaj evoluigo-projekto de la dana lingvoteknologio-firmao /GrammarSoft ApS/, kunlabore kun /University of Southern Denmark/ (Suddana Universitato). La unua fazo okupiĝis pri la Esperanto-tradukado de la 100.000 plej ofte uzataj anglalingvaj artikoloj, kaj kompletiĝis la 15-an de marto 2010. La aktuala dua fazo celas vastigi la unuan tradukrondon al 3 milionoj da artikoloj, kun paralela konstanta plibonigo de la traduksistemo. Poste neceso regule retraduki en kiel eble plej mallongaj intervaloj, kaj por kapti aktualigojn kaj novajn artikolojn, kaj por apliki ĉiam pli bonan maŝintradukadon.
DeepDict, Reta Vortaro de vera lingvouzo
Mi prezentos "DeepDict" (Konteksta Vortaro, ĉe www.gramtrans.com) kaj "CorpusEye" (Tekstaro-Rigardilo, cxe corp.hum.sdu.dk), kiuj per reta interfaco montras kiel Esperanto vere uziĝas. Ekzemple eblas facile vidi la diferencon inter "scii" kaj "koni", aŭ la iom miksitan uzon de "komenci". Ambaŭ povas esti utilaj por instruistoj kaj lingvemuloj, sed la KontekstaVortaro ankaŭ celas lernantojn kaj ĝenerale homojn al kiuj io mankas en normalaj vortaroj. La prezento ne estas teoria-akademia, sed rekte montras la ilojn (per komputilo kaj projekciilo).
Blahuš, Marek
Bc. Marek BLAHUŠ (naskiĝis la 16-an de majo 1986) estas ĉeĥa esperantisto, universitata studento pri informadiko ĉe la Masaryk-Universitato en Brno (Ĉeĥio) kaj aktivulo de E@I (ĝenerala sekretario ekde 2006, staĝanto en Nancy (Francio) inter septembro 2010 kaj majo 2011). Ekde la refondiĝo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo en 2005 li membras ĝian estraron (vicprezidanto en 2005-2006 kaj denove ekde 2009, prezidanto en 2006-2009). En TEJO li estas komitatano A (por ĈEJ, ekde 2005), komisiito pri reta agado (ekde 2009) kaj ĝia reprezentanto en la komitato de UEA (ekde 2010). Li prezidis la LKK-n de la 65-a IJK okazinta en 2009 en Liberec' (Ĉeĥio). [fonto: CC-BY-SA Vikipedio]
Literumkontrolilo por Esperanto
La prelego prezentas bakalaŭran studlaboraĵon, defenditan ĉe la Masaryk-Universitato en Brno (Ĉeĥio) en 2008, kaj ĝian daŭrigon kiel stipendiata esplorprojekto (2008-2009). La projekto donas koncizan trarigardon de literumkontrola programaro kaj priskribas la procezon de konstruado de literumkontrolilo por la lingvo Esperanto kaj ties implementon forme de vortaro (t.e. afiksa dosiero kaj vortlisto) por la literumkontrolilo Hunspell. La vortlisto estas adaptaĵo de vortradikoj venantaj de la renoma Esperanto-vortaro PIV. Rekono de morfologie kompleksaj vortoj, kiuj estas oftaj en Esperanto pro ties aglutina ĥaraktero, estas ebla pro la afiksa dosiero kiu konstruiĝis surbaze de preta morfemstrukturigo de vortderivaĵoj aperantaj en la sama fonto. Reguloj ekestintaj en tiu procezo estas plibonigitaj per semantika klasado de ĉiuj engaĝitaj radikoj, por kio kreiĝis sistemo bazita sur tekstara analizo kaj kelkaj fakvortaroj, kombine kun scioj pri akceptemo de ĉiu afikso al radikoj el diversaj semantikaj klasoj, akiritaj de la gramatika manlibro PMEG. La literumkontrolilo rezultinta el la bakalaŭra studlaboraĵo estis plibonigita kadre de la stipendiata esplorprojekto kaj publikigita ia. kiel libere elŝutebla kromprogramo por OpenOffice.org.
Blanke, Detlev
*1941, Berlin, origine fakinstruisto, doktoriĝis (1976) kaj habilitaciis (1985) pri lingvistiko (interlingvistikaj temoj) en Humboldt-Universitato de (orienta) Berlin. 1988 nomumita "Honoraria docento pri interlingvistiko" ĉe Humboldt-Universitato, tie prelegis de 1988-2006. Prezidas ekde 1991 „Gesellschaft für Interlinguistik e.V.“ (GIL, Societo pri Interlingvistiko, www.interlinguistik-gil.de). “Senior bibliographer” de „International Bibliography of Books and Articles on the Modern Languages and Literatures“ (Usono, 1991-). Membras en la redaktaj komitatoj de „Esperantologio – Esperanto Studies“ (EES, 1999-) kaj de „Language Problems & Language Planning“ (LPLP, 2001-). Redaktas la bultenojn „Interlinguistische Informationen (1992-) kaj “Informilo por Interlingvisto”j (1992-). Multaj prelegoj kaj publikaĵoj.
Festlibroj – nova fakliteratura ĝenro en Esperanto – kun aparta konsidero pri la festlibro por Tonkin
Festlibro (germane ‘Festschrift’, angle ‘festschrift’), laŭ ĝenro estas germana invento, kies tradicio reiras al la 17-a jarcento. Ĝi estas kolekto de ĉefe sciencaj kontribuoj por omaĝi al sciencist(in)o, kutime prezentata al li/ŝi okaze de difinita vivo-jubileo. La preleganto karakterizas tiun specifan fakliteraturan ĝenron kaj per ekzemploj prezentos, kiel eblas en nacilingvaj festlibroj altnivele informi pri interlingvistiko kaj esperantologio. Kiel estos montrate, en Esperanto la tradicio de festlibroj estas relative juna. La komplete esperantlingva 901-paĝa festlibro por Humphrey Tonkin (“La arto labori kune”, UEA, 2010) kvante kaj kvalite estas la plej impona en la historio de esperantlingvaj festlibroj kaj la plej ampleksa eldonaĵo kiun UEA iam ajn eldonis. La preleganto, unu el la redaktintoj (kun Ulrich Lins), prezentos la strukturon kaj enhavon de la libro kaj priskribas la ĉefajn redaktajn problemojn, kiuj tute principe validas por tiu ĉi fakliteratura ĝenro.
Interlingvistika agado sur landa nivelo – spertoj de la germana Societo pri Interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik, GIL)
Por atingi la apogon por Esperanto flanke de influhavaj profesiaj sciencaj medioj sur landa nivelo ekzistas diversaj aktivadoj de interlingvistoj/esperantologoj kaj aliprofesiaj esperantlingvaj specialistoj. En Germanio i.a. pruviĝis taŭga la agado de germanlingva scienca organizaĵo, kiu, sendepende de konkretaj planlingvaj sistemoj, kunigas la ĉefajn science aktivajn germanajn fakulojn (kaj kelkajn el eksterlando). Fondita en 1991 Gesellschaft für Interlinguistik en 2010 okazigos sian 20-an fakan konferencon, ĝis nun eldonis 17 volumojn kun konferencaj aktoj kaj aperigis 76 kajerojn de la faka bulteno “Interlinguistische Informationen” (Interlingvistikaj Informoj). La preleganto prezentos la ĉefajn spertojn, rezultojn kaj problemojn de la Societo.
Blanke, Wera
*1933, Berlin, havis diversajn profesiojn, i.a. aktorino (teatro, filmo, televido), labor- kaj kreo-terapiistino en kliniko. Ekde 1970 ŝi okupiĝis pri terminologiaj principoj por la kreado de fakvortoj en Esperanto, multe prelegis kaj verkis, aparte pri planlingvaj impulsoj por la evoluado de la terminologio-scienco (i.a. ĉe Eugen Wüster, kaj Ernest Drezen), iniciatis 1985 la Terminologian Esperanto-Centron de UEA (TEC), en 2006, estis distingita per la "Eugen-Wüster-Sonderpreis". Ŝiaj germanaj kaj anglaj studoj aperis en la volumo "Esperanto - Terminologie und Terminologiearbeit", New York 2008, 153 p., esperantlingva samtema antologio estas preparata.
Publike paroli - kelkaj praktikaj aspektoj
Kontribui al diskuto en pli aŭ malpli granda rondo – aŭ mem fari prelegon ne ĉiam estas facila tasko. Multaj homoj eĉ ne kuraĝas partopreni publikan pens-interŝanĝon, ĉar ili ne fidas je siaj kapabloj komprenigi sin. Dum multjaraj propraj observoj Wera Blanke kolektis spertojn pri kelkaj teknikaj atentindaĵoj, kiujn ŝi pretas dividi kun la aŭskultantoj kaj diskutantoj.
Bujdosó, Iván
BUJDOSÓ Iván: Mezlerneja instruisto pri lingvo kaj literaturo de Esperanto (ELTE 1993). Lekciisto de ELTE por esperantologio kaj aplikata lingvistiko (1996-2008). PhD de edukscienco; faktereno esploro (ELTE 2004). Ekzamenisto de ELTE-ITK (ekde 2000).
Statistika pruvo pri kongrueco inter parola kaj skriba KER-ekzamenoj
En la fakliteraturo estas skeptikaj opinioj pri la valideco de lingvotestado. Laŭ ili: „la valideco finfine signifas tion, ke la fakuloj konsentas: la testo mezuras tion, por kies mezurado oni ekfaris ĝin.” Ĉe la KER-ekzamenoj en Hungario oni registras ĉiaspecan datumon pri la opaj testoj kaj pri la ekzamenitoj. La ekzamenistoj de skribaj testoj nenion scias pri la ekzamenitoj. Surbaze de tiuj ekzamenoj ni povas antaŭvidi la statistikon de la rezultoj de parolaj ekzamenoj kun malpli ol 5 procenta eraro. Kaj inverse. La du sendependaj mezuroj ne povas hazarde montri la saman enhavon. Ĉu tio estas la lingvokapablo kaj ni povas valide mezuri ĝin?
Chrdle, Petr
Petr CHRDLE [ĥr-dle], nomata Petro, estas ĉeĥa esperantisto, posedanto de la agentejo KAVA-PECH, iama prezidanto kaj nuntempa vicprezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (kaj ekde 2008 ĝia honora membro), rajtigita ekzamenanto de ILEI. Petr Chrdle naskiĝis en Ĉeĥoslovakio, finstudis militistan teknikan akademion en Brno, kie li diplomiĝis kiel inĝeniero pri elektrotekniko, sekve doktoriĝis ĉe Instituto pri Elektroniko kaj radiotekniko de Ĉeĥoslovaka akademio de la sciencoj en Prago kaj poste fariĝis docento ĉe AIS en San Marino (kies senata sekretario li estis de 1990 ĝis 1994). De 1987 ĝis 2010 li estis komitatano de UEA kaj en la elektoperiodo 1998 – 2001 ĝia estrarano respondeca pri faka kaj scienca agadoj. Lastatempe lia agado estas ligita precipe al la kongresa kaj kleriga agentejo kaj eldonejo KAVA-PECH, kiun li fondis en 1992 kaj kadre de kiu li efektivigas ankaŭ esperanto-agadon (kontaktlingvoj de la agentejo estas la ĉeĥa, Esperanto, la germana kaj la angla). Siajn spertojn de tiu agado li resumis en la verko „Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj“, kies trian plilarĝigitan eldonon li nun preparas. Krome li verkis ankaŭ la ĉeĥan lernolibro "Per esperanto dum tri monatoj". [fonto: CC-BY-SA Vikipedio]
Du gravaj serioj de Sciencteknikaj aranĝoj en Meza Eŭropo (SAEST kaj KAEST)
En sepdekaj jaroj estis en meza kaj orienta Eŭropo specifa situacio: forta faka Esperanto-movado, sed neeblo vojaĝi eksterlanden. Tio naskis plurajn valorajn fakajn eventojn, precipe en GDR, Ĉeĥoslovakio kaj Hungario, inter kiuj la plej longan vivon kaj iom specifan rolon ludis tiuj en Ĉeĥoslovakio, nome SAEST (1978-1989), kies tradicion daŭrigis KAEST en Ĉeĥio (1998-2008). Grava komuna rezulto de ambaŭ serioj estas, ke ĉiuj unuopaj seminarioj kaj konferencoj postlasis prelegkolektojn.
Cramer, Marcos
Marcos CRAMER naskiĝis en 1984 en Argentino. De 2003 ĝis 2007 li studis matematikon kaj filozofion en Oksfordo, Britujo, kaj ekde 2008 doktoriĝas pri matematika logiko kaj komputa lingvoscienco en Bonn, Germanujo. Li esperantistiĝis en la jaro 2000. Ekde Oktobro 2003 li estas aktiva kontribuanto al la Esperantlingva Vikipedio, kaj ekde Decembro 2005 unu el ĝiaj administrantoj. De Decembro 2006 ĝis Junio 2009 li estis la redaktisto de TEJO Tutmonde. Ekde Aprilo 2010 li estas membro de la Akademio de Esperanto.
Komputlingvoscienca kaj logika analizado de matematikaj tekstoj
Ni prezentas la projekton Naproche, kiu studas la matematikan faklingvon kaj celas krei komputilan programon kiu povu analizi matematikajn tekstojn per metodoj de la komputa lingvoscienco kaj kontroli ilian logikan senerarecon. La matematika faklingvo havas apartajn interesajn ecojn: La lingvaĵo konsistas el miksaĵo de formuloj kaj naturlingvaj elementoj. La uzata lingvo estas daŭre riĉigata pere de difinoj: Aldoniĝas novaj vortoj kaj novaj simboloj kun precize fiksita signifo. La ĉefa parto de matematikaj faktekstoj estas matematikaj pruvoj, en kiuj ĉiu aserto devas logike sekvi el antaŭe konataj asertoj. Ni komparas ĉi tiajn ecojn kun la ecoj de la ĝenerala lingvo, kaj montras kiel ili influas la kreadon de la celata programo.
Demeyere, Bart
Bart Demeyere estas Belga inĝeniero pri komputilsciencoj. Li edukas sian filon denaske Esperante. Bart estas la programisto de ViVo. Lia ideo por krei ViVon venis de diversaj flankoj:
- Li redaktis en ReVo, kaj vidis ke diversaj homoj volis meti novajn, ankoraŭ ne vaste uzatajn vortojn en ReVon, dum tio ne estas la celo de ReVo. Se estus alternativo por meti tiajn vortojn, ili eble ne enirus ReVon, ĉar laŭ Bart, ReVo estu priskriba kaj ne preskriba vortaro. Kaj li ankaŭ vidis ke ReVo estas por multaj homoj tro komplika por redakti (kio havas ankaŭ avantaĝojn).
- Bart anas diskutliston de gepatroj de denaskaj infanoj. Ofte estas diskutoj pri vortoj kaj granda parto de la membroj ne ŝatas tiajn diskutojn, kvankam se vi edukas infanon Esperante ofte mankas vortojn, vortoj (aŭ esprimoj) kiuj ankoraŭ ne eniris vortaron. Kaj la plimulto de la rezultoj/konkludoj de la diskutoj perdiĝas.
ViVo (Vikia Vortaro)
Se vi serĉas tradukon en la interreto, ViVo (http://kono.be/vivo) donas la plej grandan ŝancon ke vi trovos, ĉar ĝi serĉas en la plej gravaj interretaj vortaroj. Kaj se la traduko ne troviĝas, vi povas tie peti la tradukon. ViVo estas ankaŭ diskutejo pri novaj vortoj.
Galor, Zbigniew
Prof. dr hab. ZBIGNIEW GALOR: profesoro pri sociologio en la Altlernejo de Humanismaj Sciencoj kaj Ĵurnalismo (WSNHiD) en Poznań (PL); docento en la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino, preleganto de la Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań. Li partoprenis i.a. la kooperativan Esperanto-movadon kaj estis prezidanto de ĝia pola organizaĵo. Prezidis ankaŭ AIS-Pollandon.
Baze de verko pri kooperativa proprietaĵo li doktoriĝis pri sociologio en la Maria-Skłodowska-Curie-Universitato en Lublin, kaj habilitiĝis pri sociologio baze de disertaĵo pri lumpenproprietaĵo en Adam-Mickiewicz Universitato en Poznań. I. a. iniciatinto de la Sociscienca Esplor-Grupo, kiu faris esploron pri UEA kaj e-movado. Aŭtoro de multaj publikaĵoj, ankaŭ pri (sociologio de) Esperanto.
Sociologia esploro de e-movado
La prelego koncize prezentas nuntempan staton de sociologiaj studoj kaj esploroj koncerne esperanton (lingvon kaj movadon). La aŭtoro konstatas, ke lastatempe certagrade pligrandiĝis interesiĝo pri sociologio de esperanto, temas tamen pri interesiĝo de la esperantistoj mem, kiel la agado de Sociscienca Esplor-Grupo (SEG). Por neesperantistaj socisciencistoj la esperanta medio kun sia lingvo ne iĝis ĝis nun objekto de pli signifaj studoj kaj esplorado.
La ĝisnuna sociologia bibliografio de esperanto povas esti diferencigita je du bazaj partoj: sociologio de internaciaj lingvoj; sociologio de internaciaj lingvaj movadoj. Studoj pri sociologio de esperanto, verkitaj ne nur far sociologoj (P. Forster , S. Révész, T. Carlevaro, J. Leyk, W. Żelazny, M. Duc Goninaz kaj D. Blanke) antaŭ 1989, manifestas sociologian aliron al interlingvistiko. Post la jaro 1989 aperis verkoj de N. Rašić, F. Stocker, Z. M. Sikosek, H. Tonkin, Z.Galor, Z. Tiŝljar. La ĝisnunaj esploroj estas ne nur malmultaj kaj ofte nekompareblaj, sed ilia analizo montras, ke ili estas limigitaj per mankoj de la socia teorio de esplorataj fenomenoj.
La prezentata esploro de e-movado kaj UEA komenciĝis dum la UK en Bjalistoko kaj daŭris per interreta enketo en 2009; la plena statistika prilaboro de la 375 enketiloj ankoraŭ ne pretas. Dum la prelego kelkaj problemoj estos elektitaj surbaze de la unuaj datumoj de la esploro: diversaj ecoj de respondantoj: maniero de eklerno de esperanto, uzo de esperanto; membreco en UEA; partopreno de Bjalistoka kongreso; uzado de interreto, legado de libroj, familia stato, loĝado, eduko, ekonomia stato, ŝtataneco, nacieco, sekso, aĝo.
Healy, Sean
Ricevinte sian unuan diplomon, profesie laboris kiel programisto dum pluraj jaroj. Poste restudentiĝis kaj nun estas magistra studento en komputila lingvistiko. Prilaboras diplomalaboraĵon pri maŝintradukado. Intencas poste doktoriĝi en la sama fako.
Semantika Interlingvo
Propono por eventuala doktora studobjekto (kaj diplomalabaraĵo). Temas pri interlingvo por maŝintradukado, bazita je Esperanto. La proponita sistemo estos klarigita, kaj reagoj kaj demandoj estos bonvenaj (speciale komentoj pri difektoj kaj mankoj de la sistemo).
Ĥlyzov, Konstantin
Mi estas amatora esploristo. Kiam mi havas liberan tempon, mi pripensas ideojn pri perkomputila prilaboro de Esperanto-tekstoj. Du ĉefaj direktoj, kiuj plej interesas min, estas serĉ-maŝino por Esperanto kaj teksto-kompreno per komputilo. Mi uzas program-lingvon Pitono (Python).
Perkomputila tekstokompreno: ĉu pli facile en Esperanto? (teleprelego)
Mi tuŝos jenajn temojn:
1. Kion signifas "kompreni tekston"? Ĉu kaj kiel komputilo povas "kompreni tekston"?
2. Semantika vortaro: vortoj kiel funkcioj. Aplikebloj. Trejniĝema vortaro.
3. Serĉ-maŝino por Esperanto-tekstoj: ĉu multe pli facile? Prov-esploro.
4. Ideo 'parsado' kontraŭ 'legado': komputilo analizu kiel homo.
Koutny, Ilona
KOUTNY Ilona (naskiĝis en Hungario en 1953, ekde 1997 vivas en Pollando): Ŝi diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (HU), habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznan (PL). Post la morto de prof. Szerdahelyi en 1987, ŝi transprenis la instruadon ĉe la Esperanto-fako de Eötvös Universitato, krome prelegis pri komputa lingvistiko. Nun ŝi instruas en la Hungara fako de UAM kaj estas la estro de Finno-ugra Katedro.
Ŝi fondis en 1997 kaj gvidas la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn ĉe UAM, kie ŝi gvidas kursojn pri Esperanta lingvistiko kaj komunikado. Docento ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj (San Marino), membro de la Akademio de Esperanto, de CED, ILEI kaj UEA.
Ŝi okupiĝis pri parolprilaboro, kunevoluigis la esperantan parolsintezan sistemon ESPAROL kaj ellaboris parolantajn instruprogramojn, kunlaboris kun la DLT-projekto pri la hungara modulo. Redaktis la Hungaran-Esperantan vortaron (1996 kun Szerdahelyi) kaj gvidis ĝian komputilan prilaboron, la Hungaran-polan temvortaron (2000 kun koleginoj) kaj 3 temvortaretojn kun ekzercoj en Angla-Esperanta-Hungara versio (krome po unu en Germana-Esperanta-Pola kaj Angla-Esperanta-Litova versioj).
Esperanto en komputa lingvistiko – retrorigardo
Trakti lingvon per komputilo aperis jam komence de la komputilaplikoj inter la celoj. Esperantistoj proponis jam frue (en la 70aj jaroj) esperanton kiel modelon por la komputila lingvoprilaboroj. La aŭtorino, kiu mem partoprenis en kelkaj projektoj kaj redaktis libron pri la temo antaŭ 25 jaroj (Perkomputila Tekstoprilaboro 1985), trarigardas la komencojn de esperanta komputa lingvistiko, prezentas ĝiajn diversajn terenojn i.a.: parolsintezo kaj -rekono, sintaksaj analizo kaj genero, maŝina tradukado, komputa leksikografio, komputile asistata lingvolernado, dialogaj sistemoj. La vojdirektoj de la tereno estos skizataj.
Maradan, Mélanie
Tradukistino-terminologisto freŝe diplomita de la Universitato de Ĝenevo (Svislando), Mélanie laboris kiel terminologisto ĉe la Internacia organizo por normigado (ISO) kaj nuntempe tradukas ĉe svisa federacia oficejo pri medio. Kadre de magistra diplomlaboraĵo, ŝi verkis kun la helpo de internacia esperanta laborgrupo kvinlingvan terminaron pri la Doplera efiko. Ŝi esperantiĝis dum la vintro 2007-2008 pere de lingva konkurso por junuloj organizita de la Stelo (ĝeneva Esperanto-grupo), kiun ŝi kungajnis.
Terminologiaj registraĵoj
Terminologia triangulo, minimuma enhavo de terminologiaj registraĵoj, terminologiaj difinoj, bonaj kaj malpli bonaj ekzemploj el jam eldonitaj terminaroj.
Marček, Stano
Naskiĝis la 5-an de januaro 1953 en Martin, Slovakio, kie loĝas ĝis nun. Studis pri aparata kaj aŭtomatiga teknikoj. Laboris en paperprodukta fabriko kiel konstruisto en tapetprodukta fako, kiel fakestro en celulozprodukta fako, eksterlabore studis pak-teknologion. Dum kelkaj jaroj samloke gvidis fakon pri elektroniko. En postaj jaroj li estis manaĝero de fama slovaka rokmuzika grupo Team' kiu kantis kaj koncertis ankaŭ en Esperanto. Sekve li laboris kiel direktoro en loka kurtonda radio kaj kiel direktoro de komerca firmao. Nuntempe li posedas propran komercan firmaon kaj eldonejon kaj estas redaktoro de la revuo Esperanto de UEA. Mem verkis plurajn librojn.
Kuracaj plantoj
Ekde pratempoj la homo uzas plantojn por sin kuraci, ĉar per observado de la naturo li povis konstati ties pozitivajn efikojn al sia korpo. Dum jarmiloj, kvankam bazita sur senscienca rutina sperto, la kuracado per plantoj estis unu el la plej efikaj kuracrimedoj. Kiuj kuracaj plantoj povas helpi vin por preventi malsanojn, resp. venki ilin? Kiel konservi la plantojn, kiel fari infuzaĵojn, dekoktojn, maceraĵojn aŭ tinkturojn? Pri tio diskutos kun vi Stano Marček.
Sonlibroj en Esperanto
Sonlibroj (laŭtaj libroj, aŭdlibroj) lastatempe tre populariĝis en la mondo. Cetere kiu el ni (niaj infanoj, genepoj) ne ŝatis aŭskulti fabelojn? La homan voĉon oni povas registri, aldoni muzikon aŭ kantojn, kaj eldoni sur kompaktdisko. Tiun ni povas aŭskulti antaŭ ol (agrable) ekdormi, dum hejmaj laboroj, en aŭtomobilo... Emfazinda estas la pedagogia valoro: aŭskulti kaj kompreni parolatan tekston, lerni novajn vortojn, alpoprigi al si belajn kaj modelajn vortturnojn en agrabla mondo de fabeloj. Voĉlegitaj libroj kaj fabeloj mankis en nia merkato kun kompaktdiskoj. Stano Marček decidis forigi tiun mankon kaj rakontos al vi pri sia projekto.
Maurelli, Francesco
Francesco Maurelli estas Aligita Esploristo kaj doktoriĝanta studanto ĉe Ocean Systems Laboratory, Heriot-Watt University (Edinburgo, Skotlando, Britio). Li magistriĝis en komputila inĝenierio ĉe la universitato "La Sapienza", en Romo (Italio), specialiĝante pri robotiko kaj artefarita inteligento. Li esploris ĉe la Fraunhofer Institut IAIS (Sankt Augustin, Germanio), kie li laboris pri 3D laserskaniloj por stratrekonado kaj vojkrucanalizo, cele al memrega veturado de aŭtomobiloj. Li estis poste dungita en la Eŭropa esplor-reto FREEsubNET, ĉe Heriot-Watt University. Lia laboro en Skotlando temas pri subakvaj robotoj, cele al memrega lokiĝo kaj navigado. Li gvidis la teamon de la universitato ĝis la venko en subakvrobota kompeticio en 2009 kaj estis membro de la teamo en 2010 (2a loko). Li nun kunordigas pridefendan projekton pri multirobota kunlaboro kontraŭ subakvaj minoj. Li kunaŭtoras pli ol dudeko da sciencaj publikaĵoj en internaciaj konferencoj kaj ĵurnaloj.
Memregaj aŭtomobiloj
Memregaj aŭtomobiloj: ekde la unuaj elpensoj ĝis la modernaj defioj.
Aŭtomobilo estas la plej uzata transportilo en la mondo. Ĉiun jaron estas produktitaj pli ol 50 milionoj da. Tamen multaj akcidentoj okazas kaj foje ne estas agrable ŝofori dum multe da tempo. Dum mia prezento, mi parolos pri memregaj aŭ senŝoforaj aŭtomobiloj. Ne temas pri revo aŭ fantazio, sed pri realo kiu ja komenciĝis antaŭ pluraj jaroj, danke al la evoluoj en la robotika fako. Ekde la unuaj elpensoj, la prezento plutraktos la famajn Grandajn Defiojn de DARPA (en kiu mi mem partoprenis en 2007), ĝis alveni al la hodiaŭaj projektoj, kiel la senŝofora veturado ekde Italio ĝis Ĉinio kaj la Gugla-automobilo.
Mueller, Johannes
Studis materalsciencon en Saarbrücken, Nancy kaj Luleå. Poste doktoriĝis ĉe la universitato de Erlangen pri nanokristalaj materialoj. Ek de aŭtuno 2008 laboras en la esplorada kampo de la firmao Bosch kaj tie okupiĝas pri la evoluigo de ŝtaloj por ajnaj aplikoj.
Hardigi metalajn materialojn per hejttraktado
Hejttraktado per la ekzemplo de perprecipitaĵa hardigo.
Dum la pasinta KAEST en 2008 ni aŭdis pri la baza teorio de la deformigo de metaloj. Ni lernis ke la plasta deformigo de materialo dependas de la movado de delokiĝoj kaj la dureco de metaloj dependas de la obstakloj de la delokiĝoj. Unu speco de tiuj obstakloj estas la tiel nomataj precipitaĵoj. La prelego temas pir kio estas precipitaĵoj, kiel ili influas la durecon de metaloj, kiel ili formiĝas kaj kiel oni povas uzi ilin por influi la durecon de la metaloj por la specifa celo.
Niemann, Jan Uldal
Jan U. Niemann, naskiĝis 1956, eklernis Esperanton en 1981, aktivas en la dana kaj internacia fervojista movado, precipe pri terminologia kaj fake aplika laboroj. Vizitis la grandan transportfoiron INNOTRANS plurfoje, provas peri kontaktojn por la fervojfaka laboro en tiu medio.
Innotrans - spertoj el la plej grava fervoj-foiro de Eŭropo
Innotrans – kio estas kaj kiel funkcias foiro hodiaŭ. Kiel ekzemplo mi prenas la plej grandan transport(precipe rel)-foiron de Eŭropo, kiun mi mem vizitis kun esperanto-fak-kolegoj. Ĝi okazas ĉiun duan jaron en Berlin - plej laste en septembro 2010.
Nordfalk, Jacob
Jacob Nordfalk (Danio, 1971) diplomiĝis pri fiziko kaj matematiko sed poste ŝanĝis direkton al informadiko kaj programado.
Li laboras kiel konsilanto (programisto) por diversaj danaj firmaoj, instruas en teknika universitato (http://ihk.dk) kaj skribis librojn pri Javo-programado (http://javabog.dk).
Li estas fundamentalisma subtenanto de malferma programaro, spertas precipe pri Linukso, Javo, datumbazoj kaj retpaĝa servilprogramado.
Dum 2007-2009 li loĝis en Nepalo kaj dume kompilis vortaron Nepali-Esperanto (http://www.esperanto.org.np/vortaro) kaj ekaktivis pri maŝintraduko (kaj kreis maŝintradukan sistemon de la angla al Esperanto pere de Apertium).
Dum 2010 li plentempe instruas pri programado de telefonoj de tipo Google Android kaj libertempe estas mentoro de studentoj de Apertium kaj kunevoluanto de ĝi.
Apertium kaj Esperanto. Maŝintradukado en kaj el Esperanto per malfermkoda platformo
(prelego kune kun Hèctor Alòs i Font - resumon vidu tie)
Poŝtelefonoj kaj Esperanto
Dum multaj jaroj esperantistoj devis iom bedaŭri ke Esperanto estis tute ne subtenita de telefonoj. Nek la supersignitaj literoj nek esperanta vortaro haveblis en iuj ajn telefonoj.
Eble pro tio estis tiom granda furoro en Esperantujo, kiam oni povis voĉdoni por esperantaj literoj en la telefonoj de tipo Guglo Android. Kun 1060 voĉdonoj ĝi ŝajnas ke Esperanta klavaro estas la 15a plej grava deziro de uzantoj de Android (rigardu http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730 - la sola problemo estus ke la dungito de Guglo malaliĝis post la 455a spama komento :-).
Ĉiukaze androidaj telefonoj tre bone uzeblas por Esperanto.
Dum la prelego mi prezentas la malfermfontan projekton Google Android, ni diskutos la tendencojn de la telefona merkato kaj mi montras kiel oni praktike faru por uzi Esperanton en androida telefono.
Nosková, Katarína
Bc. Katarína Nosková (1987) studis lingvistikon kaj instruadon de lingvoj (la slovaka, la germana) en Universitato de Sanktaj Cirilo kaj Metodo en Trnava. Ŝia bakalaŭra laboraĵo (2009) nomiĝis "Valenta modelo de verbo el kontrasta vidpunkto en la slovaka, la germana kaj en Esperanto". En la jaro 2009 ŝi partoprenis ankaŭ unujaran Instruistan Trejnadon en Poznano por akiri rajton instrui Esperanton en lernejoj. Dum Esperanto-renkontiĝoj ŝi gvidas kursojn de la slovaka por eksterlandanoj. Pri la slovaka ŝi okupiĝas nuntempe ankaŭ kadre de la E@I-projekto Slovake.eu, kie ŝi zorgas precipe pri kreado de lecionoj kaj gramatiko por la niveloj A1 kaj A2.
Valenta modelo de verbo el kontrasta vidpunkto en la slovaka, germana kaj Esperanto
La prelego respondas la demandon, kio estas valento ĝenerale (en lingvistika senco de la vorto) kaj ĝi eksplikas, kiel valento funkcias en tri lingvoj: la slovaka, la germana kaj Esperanto. Ĝi prezentas rezultojn de esplorado de valento ĉe kvin germanaj verboj (machen, nehmen, schenken, geben, arbeiten; kun iliaj unuopaj semantikaj nuancoj). Metodologie la esplorado baziĝas sur valenta modelo de Helmut Schumacher. La prelego atentigas pri nepra kaj urĝa bezono de valenta vortaro de Esperanto-verboj, ĉe kies kreado eblas bone utiligi la plej novajn rezulojn akiritajn sur la kampo de komputila lingvistiko.
Novotníček, Peter
Peter Novotníček (1989) - slovaka esperantisto. Li studis elektroteknikon ĉe ZSŠE Stará Turá. Nuntempe li laboras kiel vendisto de elektrotekniko. En Esperanta movado li estas administranto de esperanto.sk kaj li helpas rekonstrui ĝiajn subretejojn. Al liaj ŝatokupoj apartenas ĉefe tekniko (komputilaj operaciumoj), desegnado, fotografado, astronomio, aikido kaj filozofio de lokaj ekonomioj.
Fotoaparatoj
La prelego skize prezentas ekeston de fotiloj ekde la plej simplaj konstrukcioj ĝis hodiaŭaj ciferecaj aparatoj. Ĝi eksplikas principojn de fotografado kaj ekesto de fotografio mem. La prelego estas enkonduko en la belegan, tamen ne ĉiam facilan kaj malkomplikan arton de fotografado kaj ĝi donas plurajn praktikajn konsilojn, kiel fari kvalitajn fotojn.
Obraztsov, Konstantin
Konstantin Obraztsov (1976) diplomiĝis pri elektromekaniko en Tomska Politeknika Universitato. Nuntempe li instruas kiel asistanto en fako de elektraj movigiloj de la sama universitato.
Liaj ĉefaj scienc-interesoj estas fiask-sekureco kaj aliaj ecoj de la elektra movigilo de alterna kurento.
Fiask-sekureco en elektromekanikaj sistemoj
Dum la prelego vi trovos respondon la demando: kio estas fiask-sekureco ĝenerale por teknikaj sistemoj kaj vi klare komprenos, kiel fiask-sekureco funkcias en elektromekanikaj sistemoj. Rezultojn de esplorado de fiask-sekureco en du elekromekanikaj sistemoj (por asinkrona kaj sinkrona motoroj) estos prezentataj. La prelego atentigos pri ebleco kaj bezono de enkonduko de fiask-sekureca krom-funkcio en elekrtraj movigiloj, kies funkciado eblas daŭrigi eĉ post paneo de apartaj pecoj de la sistemo.
Panka, Stefan
Stefan Panka (*1958) loĝas en Britz ĉe Eberswalde/Germanio, estas diplomita forstinĝeniero kaj laboras ekde 25 jaroj pri arbar-kreskado en la Forstscienca Esplorinstituto Eberswalde. Ekde 1985 li prilaboras la polan parton de la forstfaka vortaro kaj en 2008 fariĝis prezidanto de la Patrona Asocio ’Lexicon silvestre’ r.a.
Lexicon silvestre en nova aspekto - Vikipedia projekto
Lexicon silvestre (latine, laŭvorte: arbara leksikono) estas plurlingva forstfaka (arbarkultura) vortaro. Ekde 1981 internacia grupo de esperantistoj estis kreanta la verkon, laborante sub la gvido de Karl-Hermann Simon, Ingward Ullrich kaj Boris Dimitrov Marinov. Nuntempe samnoma PATRONA ASOCIO, domicilanta en Eberswalde (Germanujo), preparas kaj eldonas „Lexicon silvestre“. Aktuale la germanlingva parto de la leksikono enhavas pli ol 9000 nociojn, kiuj troviĝas en plej diversaj stadioj de prilaborado krom en Esperanto ankaŭ en pli ol 20 lingvoj. La prelego prezentas historian skizon de la leksikono kaj ties ĝisnunan koncepton, koncernantan la labormanieron, celantan al ĝia finkreado. En la nuna tempo ekzistas diversaj eblecoj pliefikigi la laboron de la disvastigitaj tutmonden kunlaborantoj, kreantaj la verkon. Jam estas preskaŭ memkomprenebla afero, ke projekto estas iniciita, kiu subtenas la prilaboradon de la forstfaka terminologio, baziĝante sur la Media-Wiki-teknologio.
Petrović, Radojica
Naskiĝis en 1949 kaj esperantistiĝis en 1967, studis matematikon, magistriĝis pri aktuaria matematiko kaj laboras kiel universitata asistanto pri informteknologioj. Havas esplorinteresojn, prelegis kaj publikigis fakartikolojn pri: informadiko, asekurado, kvalitmastruma sistemo, metodiko de prikomputila kaj perkomputila instruado kaj lernado, interkultura pedagogio. Instruis Esperanton en lernejaj kaj eksterlernejaj kursoj kaj Esperanto-metodikon en internaciaj seminarioj por E-instruantoj. Organizis internaciajn renkontiĝojn kaj seminariojn, aplikigis la projekton Interkulturo en Serbio kaj kunordigas ĝin ekde 2003. Estis prezidanto de Serbia kaj Jugoslavia Esperanto-Ligoj (1989-1994) kaj A-komitatano de UEA (1995 ĝis 2007). Estas membro de ILEI ekde 1991, ĝia estrarano ekde 2001, estis ĝia prezidanto inter 2003 kaj 2009, kaj aktuale estas estrarano pri edukprojektoj, konferencoj kaj informado, komisiita ankaŭ sekvi kaj subteni laboron de la Terminologia komisiono de ILEI.
Aplikoj de informteknologioj en interkultura pedagogio
La interkultura pedagogio estas medio en kiu Esperanto devus bone farti ĉar ĝi nature apartenas tie pro siaj ĉefaj ekzistokialoj: interetna kompreniĝo, paca kunvivado kaj interkultura dialogo. La informteknologioj, kiel unu el ĉeffaktoroj de la tutglobiĝo, estas ankaŭ grava rimedo por pedagogia respondo al bezonoj de la moderna homara evoluo en ambaŭ ebenoj – la praktika kaj la teoria. Kiom la interkultura pedagogio de Esperanto kapablas, kaj kiel ĝi plikapabliĝu, utiligi la informteknologiajn atingojn por sia respondo al la defioj de tutglobiĝo? La prelego celas diskutigi tiujn demandojn kaj instigi plukonstruadon de la respondoj, interalie, surbaze de aktuale esplorataj aplikoj de la lingvistika informteknologio al Esperanto.
Petrović Lundberg, Sonja
Naskiĝis en 1983 en eks-Jugoslavio, eklernis Esperanton en 1998, ekinstruis ĝin en 1999. Iĝis aktivulo de TEJO en 2000, ties estrarano inter 2001 kaj 2005 kaj samtempe estis ankaŭ estrarano kaj unu el motoroj de E@I. Ekde 2002 kunordigas la projekton lernu! kaj kunlaboras en aliaj E@I-projektoj, i.a. Lingvohelpilo. Instruis Esperanton ĉe Stokholma universitato 2007-2009. Ekstermovade, frekventis matematikan gimnazion en Beogrado, Serbio, kaj samurbe diplomiĝis pri organizaj sciencoj kaj IT. Post transloĝiĝo al Svedio en 2005, ekstudis lingvistikon kaj komputilan lingvistikon. Momente okupiĝas pri paralelaj korpusoj kaj statistika maŝintradukado kadre de sia magistra tezo.
Lingvohelpilo por Esperanto
En la jaro 2007, sub gvidado de Hokan Lundberg kaj en kunlaboro de E@I kaj ESF, formiĝis teamo por krei profesinivelan gramatikkontrolilon por Esperanto. La teamo decidis ke la kontrolilo ne nur ofertu gramatikkontroladon, sed ankaŭ pedagogiajn klarigojn kaj konsilojn, kaj la projekto ekhavis homon Lingvohelpilo.
Dum la prelego, ni mencios plurajn diversajn gramatikkontrolilojn por Esperanto, prezentos kiel Lingvohelpilo funkcias surface kaj en la fono, kiel eblas uzi ĝin, kaj kiel al ĝi kontribui.
Ligilo: http://lingvohelpilo.ikso.net/
Paralela korpuso de Esperanto
Jam de pluraj jaroj ekzistas diversaj unulingvaj kolektoj de Esperanto-tekstoj, korpusoj, kiuj estas tre utilaj por multaj diversaj aplikoj. Tamen, ĝis ĉi jaro, tute ne ekzistis paralela kolekto de tekstoj tradukitaj al / verkitaj en kaj Esperanto kaj aliaj lingvoj, kutime nomata paralelkorpuso.
Dum la prelego, mi rakontos pri kiel kaj kial oni kreas paralelkorpusojn, montros kiel mi konstruis unuan paralelkorpuson kun tekstoj en la angla kaj Esperanto, klarigos kiel eblas uzi ĝin kaj por kio ĝi povas esti utila. Mi ankaŭ instigos diskuton pri kunlaboro kaj longdaŭra strategio de la Esperanto-movado, kiu espereble post kelkaj jaroj rezultigos multe pli grandan paralelan korpuson de Esperanto, kun pluraj lingvoj kaj multaj diversaj teksto-specoj.
Pietrzak, Barbara
Red. Barbara Pietrzak – ĵurnalisto kaj redaktoro, estro de la E-Redakcio de Pola Radio [1968-2007]. Daŭre kunlaboranta kun la podkastformula E-Sekcio de Pola Radio.
Pola Radio en Esperanto
Mallongaj kaj mezaj ondoj, satelito, Interreto, real player, mp3, podkasto – jen la apliko de la plej modernaj – konforme al la teknika evoluo - rimedoj por emisii la E-elsendojn de Pola Radio. Ĉiuj ĉi teknikaj solvoj en la elsendotekniko servis kaj servas por prezenti al la diverslanda aŭskultantaro informojn pri Pollando – la lulilo de Esperanto, pri la pola kaj internacia E-movado. Praktike en pli ol 50-jara funkciado la E-elsendoj de Pola Radio por pluraj generacioj de la E-parolantoj servis kaj servas, kiel la ĉiutaga lingvomedio. Tio ne ŝanĝigas en la reta epoko.
Vajs, Ján
Ján VAJS (1953) – speleologo, membro de Slovaka Speleologia Societo (SSS) kaj Speleoklubo Nicolaus. Li agadis en grotoj en Slovakio kaj eksterlande. Lia teritorio en Slovakio estas Karsto de Demänová (Malaltaj Tatroj), valoj Demänovská kaj Jánska. Kontribuadas en Slovenský kras (Slovaka karsto) – almanako de Slovaka muzeo de naturprotektado kaj speleologio (SMOPaJ), Spravodaj de SSS, Sinter – almanako de Direkcio de Slovakaj grotoj (SSJ) ktp. Li kunorganizis kaj gvidis speleologiajn ekspediciojn en eŭropajn kaj aziajn grotojn. Li apartenas al membroj de esperantistoj – fakuloj, kiuj fondis internacian speleologian fakgrupon. Kadre de la agado de la fakgrupo li kunlaboris je eldonado de gazeto VESPERTO, kreado de speleologia fakvortaro kaj organizado de SPELEOTENDAROJ.
Speleologio kaj Esperanto
En la jaro 1986 okazis UNUA SPELEOTENDARO, dum kiu komenciĝis skribiĝi historio de la internacia speleologia fakgrupo. Antaŭ tiu jaro kelkaj esperantistoj interesiĝis pri speleologio kaj tempo de tempo kontribuis pri speleologio en Esperantaj medioj kaj pri Esperanto en speleologiaj periodaĵoj. En prelego estos eta historia ekskurso pri konataj kontribuoj de tiuj unuopuloj. Grava parto de la prelego estos pri agado de la fakgrupo kaj pri rezultoj de la agado. Ĝis nun okazis kvin SPELEOTENDAROJ, estis eldonita eta speleologia fakvortaro kaj aperigadis la gazeto VESPERTO. Krom rezultoj la aŭtoro prezentos kelkajn problemojn kaj demandojn, kiuj rilatas al speleologia fakvortaro. La prelego estos kompletigita per dokumentoj, mapoj kaj fotografaĵoj.
Witkam, Toon
Toon Witkam (1944) dediĉis sian profesian karieron grandparte al komputila lingvistiko, ĉefe al esplorprojekto (DLT) pri aŭtomata tradukado pere de Esperanto; ankaŭ en la lasta jardeko, li prezentis kaj publicis diversfoje (vidu IpI n-ron 70, 3/2009) kaj evoluigis la tekstanalizilon ESPSOF. Dum OSIEK 2010 en Herzberg li proponis “Sciencfikcio kaj robotoj” kiel kongrestemon por OSIEK 2012 en Svitavy.
Sciencfikcio kaj Robotoj
En la prosperperiodo de sciencfikcio, meze de la pasinta jarcento, robotoj estis prominentaj rolantoj en tiuj literaturo kaj filmoj. Poste industri-robotoj grandskale realiĝis, kvankam tio fakte temas nur pri robot-brakoj. Sed en 2010 androidaj robotoj vere estas venontaj: en la mastrumado, en la prizorgado de handikapuloj aŭ maljunuloj. Do robotoj, kiuj kapablas rilati kun homoj certagrade hejmece, agrabletose!
ESPSOF - videbligi morfemstrukturon surekrane
Speciala trajto de la tekstreviziilo ESPSOF estas ĝia povo analizi ne-envortarajn vortkunmetaĵojn. Tiucele ĝia programaro ne funkcias surbaze de vortoj, sed surbaze de morfemoj. Ankaŭ en ĝiaj internaj vortaroj ĉiu vorto estas registrita kun eksplicita morfemstrukturo. Aldona valoro de tio estas la ebleco laŭdezire montri morfemlimojn surekrane, ĉiam aŭ nur ĉe pli longaj vortoj. Avantaĝo por kaj lernantoj kaj legantoj.
GugloKVEK - por vidi veran vortuzon hodiaŭ en la reto
Kiel nova parto de ESPSOF, GugloKVEK estas konkordancilo, kiu amplekse montras la uzon de iu ajn Esperanta vorto en la ĉiutaga Interreto, anstataŭ en fiksita tekstdosiero. Ĝi faras tion per direkta (senkrozila) alvoko de Guglo, kaj taŭga filtrado de ties serĉrezultoj. Malĝusta lingvo, konfuzo kun fabrik-markoj aŭ aliaj propraj nomoj, manko de kunteksto ĉirkaŭ la serĉvorto, senfinaj ripetoj de la samaj kuntekstoj, ĉiu ĉi rubaĵo estas aŭtomate forigita. La rezulta konkordanco estas facile reordigebla, laŭ ambaŭflanka kunteksto, kaj povas inkludi ĝis 16 diferencajn formojn (finaĵo, postfinaĵo) de la serĉvorto.