Startpage >> Main >> Programo

Programo

Ĉefa programo

La ĉefa programo de KAEST konsistas el prelegoj kaj seminarietoj. Ĝi komenciĝos ĵaŭde la 18-an de novembro 2010 per vespermanĝo kaj finiĝos dimanĉe la 21-an de novembro 2010 per tagmanĝo. Post fino de la ĉefa programo eblas dimanĉe posttagmeze ankoraŭ partopreni unu el la du ekskursoj aŭ ĉeesti la komputillingvistikan kolokvon kiu okazas samloke ekde la dimanĉa posttagmezo ĝis vespero de lundo la 22-a de novembro 2010. Se vi restos en Slovakio post fino de la ĉefa programo kaj ŝatus partopreni la komputillingvistikan kolokvon, alparolu la organizantojn.

Kompletan programskemon de KAEST 2010 en PDF eblas nun konsulti rete:
kompleta programo (verŝajne tiun vi serĉas), aŭ laŭtaga programo
(lasta ĝisdatigo la 11-an de novembro 2010)

Plena listo de prelegoj kun resumoj kaj informoj pri la prelegantoj nun aperas en aparta paĝo:
Klaku por vidi la liston de prelegoj dum KAEST 2010.

Aldonaj programeroj

Krom la ĉefa programo funkcios dum la aranĝo ankaŭ jenaj aldonaj servoj:

Ekskursoj

Ambaŭ proponataj ekskursoj estas duontagaj. Oni povas elekti ambaŭ, unu aŭ neniun. Dum la tempo de la ekskursoj okazos paralele en la KAEST-ejo alia programo. Atentu tamen, ke la dua ekskurso okazos jam post la oficiala programo de KAEST kaj estas taŭga nur por partoprenontoj, kiuj restos en la KAEST-ejo ĝis dimanĉa vespero aŭ foriros maljam lunde/marde (ekz. ĉeestontoj de la lunda komputillingvistika kolokvo).

Grave – validas por ĉiuj ekskursoj: bv. sciigi nin laŭeble rapide pri viaj preferoj (mendu viajn lokojn), por ke ni povu aranĝi la veturigon kaj ceteran programon. Viajn ekskursomendojn direktu al: katka@ikso.net


Červený kameň


Smolenice

Lasta ŝanĝo November 11, 2010, at 07:21 PM