Startpage >> Main >> Elŝutejo

Elŝutejo

Prelegoj

Iom post iom ni en la KAEST-paĝaro disponigas ankaŭ al la nepartopreninta publiko la prelegojn kiuj okazis dum KAEST 2010. Tion ni intencas fari pere de prelegkolekto, prezentaĵoj kaj videoregistraĵoj.

Prelegkolekto

En julio 2011 eldoniĝis kolekto de la tekstoj de ĉiuj prelegoj okazintaj dum KAEST 2010. La libro enhavas entute 33 plenajn prelegtekstojn de 27 personoj, en 323 paĝoj. Ĝi estas aĉetebla en la libroservo de UEA kaj ankaŭ mendebla rekte de E@I (ĉe la lasta kontraŭ nur 9 EUR). Ĉiu partopreninto rajtas ricevi senpagan paperan ekzempleron kaj ĉiu persono havos la eblecon por si aĉeti paperan ekzempleron aŭ elŝuti ekzempleron elektronikan (kontraŭ simbola pago). La ligilon por elektronika elŝuto ni disponigos ĉi tie kiam ĝi haveblos. Jen la bibliografiaj datumoj de la papere aperinta prelegkolekto:

Nosková, Katarína; Baláž, Peter (red.). Modernaj teknologioj por Esperanto. Prelegkolekto el KAEST 2010. Partizánske : Espero por E@I, 2011. 323 paĝoj. Teksto en esperanto, resumoj en esperanto, la angla lingvo kaj la slovaka lingvo. Eldonkvanto 300 ekz. ISBN 978-80-89366-10-1.

Prezentaĵoj

Por peri la KAEST-sperton ankaŭ al personoj kiuj ne povis ĉi-foje persone ĉeesti la konferencon, ni decidis kolekti kaj publikigi en nia paĝaro, post konsento kun ĉiu preleginto, la prezentaĵojn uzitajn de la prelegintoj dum KAEST 2010. Tiel ĉiu povas senpage elŝuti kaj konsulti ilin, kvankam sen la originala komentario, pro kio kelkfoje ili povas esti malpli facile kompreneblaj. Nuntempe elŝuteblas jenaj prezentaĵoj, pliajn ni ankoraŭ baldaŭ aldonos:

Videoregistraĵoj

Kelkajn elektitajn prelegojn okazintaj dum KAEST 2010 ni registris per cifereca videokamerao. Sed ĉar la kolektitaj datumoj estas tre pezaj kaj la prilaboro tempopostula, ligiloj al la videoregistraĵoj aperos ĉi tie nur kun kelkmonata malfruo. Estas tamen la celo ilin enretigi en publika loko por ke ankaŭ ankoraŭ post kelkaj jaroj ankoraŭ personoj serĉantaj kleriĝon pri iu konkreta temo povu profiti tion kio oni pri ĝi referis dum KAEST 2010. Jen listo de la videoregistritaj prelegoj, kiu fariĝos ligilaro kiam la videoregistraĵoj enretiĝos:

Reklamiloj

Vi povas helpi al ni reklami KAEST-on elŝutante iun el la subaj reklamaj ligbutonoj kaj enmetante ilin en vian retpaĝaron:

Klaku per dekstra butono de la muso sur la bildon por konservi ĝin.
La ligilon direktu al: http://www.ikso.net/kaest/

Lasta ŝanĝo July 22, 2011, at 01:47 PM